En unu el la kvartaloj de la urbo Avileso oni festas ĉiujare, en mo-
nato Majo, la t. n. Rito de l’beso (kisa rito) en kiu paro da formalaj
gefianĉoj estas la ĉefroluloj. Temas pri kurioza festo en kiu la gefian-
ĉoj manĝas kazeigitan lakton enhavata en fajenca kuir-poto kaj post
fino de la manĝado la fianĉo frakasas la menciitan kuir-poton kon-
traŭ septo de tie proksima ermitejo. Ĉi-rilate, la kuir-poto disromp-
iĝas en diversaj pecoj, pro efekto de la forta frapo, kiel estas kom-
preneble, kaj tuj poste la surstrataj spektantoj kiuj atente rigardas la
gefianĉojn, helpas ilin kalkuli la tuton de la pecoj de la disrompita
kuir-poto, ĉar tiu sama kvanto estos la nombro da kisoj kiun ili devas
interŝanĝi. Ekzemple, en la jaro 2017, al kiu apartenas la plejsupra el
la apuda fotaro, la nombro da kisoj ke la gefianĉoj atingis rekordon,
rilate al tiuj de antaŭaj jaroj (155¡), sed la fakto estas ke ili, kvankam
ankoraŭ ne geedziĝintaj, estis gepatroj de 3-a monata infanino. Tiel
la junularo nuntempe agas. Tamen laŭŝajne ili geedziĝos la sekvan
monaton Julio.